-La Gipso-ŝtona Minejo-

La ekstraktado de gipso-ŝtonoj en Bergheim komenciĝis jam en la mez-epoko.

Sébastien Spielmann, vidinte dum la milito de Krimeo la transformadon de gipso-ŝtonoj al gipso, startigis sian industrian ekspluatadon en 1860.

La familio ekspluatis la ŝton-minejon dum pli ol jarcento, unue sub-ĉiele, poste sub la monteto de Grasberg. Vasta retaro da galerioj, subtenataj per grandegaj naturaj fostoj, estis fosita sur pluraj miloj da metroj.

Dum la terciaro, tavoloj da fibrecaj gipso-ŝtonoj formiĝis ene de malnovaj lagunoj. La kalcio-sulfato kristaliĝis en pli malpli dikajn tavolojn, alterne kun sedimentoj da ŝlimo, kiu iĝis griza marno.

Dum la plej kulmina periodo de ekspluatado, eliris ĉiu-jare el la ŝton-minejo 8000 tunoj da gipso-ŝtonegoj, kiuj estis amasigitaj en du grandaj fornoj, kune kun koakso por tritaga kuirado je 180°. Kunpistitaj, poste pulvorigitaj, la gipso-ŝtonoj iĝis malfajna gipso, uzata kiel unua tavolo en konstruado kaj renovigado.
Granda kvanto da marno ekstraktita de la minejo iĝis la tero de tio, kio estis iĝonta la tiom aparta hejm-grundo de la bieno de Spielmann. La ŝton-minejo fermiĝis en 1969, kiun progresive anstataŭis prospera negoco de konstru-materialo. La akvo-plenigitaj galerioj, pro la enfluado de fontoj, estis baritaj kaj la enirejoj ferm-ŝtopitaj. La gipso-tavoloj refoje troviĝas en la silento kaj la malhelo de la ter-profundo.
Se vi promenas surloke de la malnova ŝton-minejo, vi povas observi sur la monteto-flanko la alsurfaciĝon de etaj tavoloj da fibrecaj gipso-ŝtonoj aŭ de nodetoj da rozkoloraj gipso-ŝtonoj, kaj eĉ pluki nombrajn restaĵojn sur la tero de la vitejo.

reveno